La Kvarcentuloj

La Konsilio de La Kvarcentuloj (en antikva greka: οἱ τετρακόσιοι, hoi tetrakósioi) estis institucio kreita en Ateno post de la oligarkia revolucio de la jaro 411 a.n.e., dum la milito de Dekelia, lasta fazo de la Peloponeza milito.

La asembleo de la Kvinmiluloj elektis cent civitanojn, kiuj redaktu novan konstitucion, kiu siavice kreis la konsilion de kvarcent anoj, tio estas, po kvardek el ĉiu tribo, elektitaj inter la civitanoj pli aĝaj ol 30 jaroj. En Ateno, inter la Kvarcentuloj okazis malkonsentojn: estis modera frakcio, estrita de Teramenes, kiu deziris reveni al modera okigarkio redonante la povon al la Kvinmiluloj. Kontraŭ tiuj, la radikalaj oligarkiistoj pretis por perfidi la urbon kaj alproprigi sin de la povo. Finfine, post la ribelo de Eŭbeo, la hoplitoj ribeliĝis kaj forpelis la Kvarcentulojn fine de la somero de 411 a.n.e. Tiu tiel plenumis la povon nur dum kvar monatoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search